You are here

Loĝado

Estas tri alternativoj por loĝado: (Notu bone: ĉiuj prezoj indikitaj estas en usonaj dolaroj)

  • 1. Loĝi ĉe la gastejo The Inn

    La prezo inkluzivas 3 manĝojn, litaĵojn, bantukojn.
    Mendu vian ĉambron rekte de Silver Bay 1.888.758.7229 / www.silverbay.org
    Baza prezo por 2017 estas $104 nokte por unu persono kun samĉambrano.
    Aldona kosto por privata ĉambro, privata banĉambro, kaj "gratuity."
    La prezo inkluzivas 3 manĝojn, litaĵojn, bantukojn, kaj uzon de la kunvenejo.
    Infanoj malpli ol 4 jaraj loĝas senpage, rabatoj por infanoj 4 ĝis 12, kaj junuloj 13 ĝis 17.
    La gastejo ofertas vegetarajn aŭ veganajn manĝojn.
    Ne forgesu ankaŭ aliĝi per nia retejo kiam vi mendas vian ĉambron.

  • 2. Loĝi en junulara dometo Hillcrest

    Havebla nur por la noktoj de sabato kaj dimanĉo;
    se vi volas alveni vendredon, vi devos aranĝi tiun nokton ĉe The Inn.
    Mendu vian lokon kiam vi plenumas la aliĝilon en nia retejo,
    kaj aranĝu la antaŭpagon senpere kun la organizanto.
    Gastigado en plurpersona dometo, ne inkluzivas manĝojn
    Lito en plur-persona ĉambro, ĉirkaŭ $115 por unu persono por la semajnfino.
    Komunaj necesejoj (privata dum vi uzas ĝin, sed nur unu je ĉiu etaĝo).
    Prezo inkluzivas uzon de la kunvenejo.

  • 3. Mendi propran dometon

    Krom Hillcrest kiun ni jam mendis, haveblas dometoj por malgrandaj grupoj.
    Malofte elektita alternativo, sed eblas.

  • Notu: Estas aliaj gastejoj en la regiono, sed ni ne rekomendas ilin,
    ĉar homoj kiuj ne gastas ĉe Silver Bay devas pagi aldonan tagan kotizon de $20.

Theme by Danetsoft and Danang Probo Sayekti inspired by Maksimer