Kondiĉoj de Uzado

Lastatempe ĝisdatigita la 11 de julio 2020

Ĉi tiuj Kondiĉoj de Uzado (la “Kondiĉoj”) koncernas la retejon de la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto ĉe are-esperanto.org (la “Retejo”). Uzo de la Retejo indikas, ke vi konsentas observi ĉi tiujn Kondiĉojn.

Ni rajtas amendi ĉi tiujn Kondiĉojn en ajna momento. Vi mem respondecas por regule kontroli ĉi tiujn Kondiĉojn por resti sciigita pri ŝanĝoj. Via pluuzo de la Retejo post la publikigo de ŝanĝoj indikas, ke vi akceptas tiujn ŝanĝojn.

Ĉi tiu paĝo estas havebla en Esperanto por konveno. Okaze de diferencoj inter la tradukoj de ĉi tiu paĝo, la angla versio estu konsiderata oficiala.

Kopirajtoj

Ĉiu funkciaro, fasono, teksto, fotografoj, kaj grafikaĵoj en la Retejo (la “Enhavo”) estas protektitaj de kopirajtoj kaj aliaj intelekt-propraĵaj leĝoj. Neniu parto de la Retejo kaj neniu Enhavo povas esti reproduktita, republikigita, distribuita, publike prezentita, transsendita, vendita, aŭ alie ekspluatita por ajna komerca celo. Informoj en la Retejo estas provizitaj nur por persona, nekomerca uzo.

Malpermesita Uzo

Uzante ĉi tiun retejon, vi atestas, ke vi estas almenaŭ 18 jaraĝa aŭ vi estas la gepatro aŭ respondeculo de junulo kaj vi konsentas pri ilia uzo de ĉi tiu retejo.

Vi ne rajtas aliri aŭ uzi la Retejon por ajna celo, kiu estas kontraŭleĝa aŭ iamaniere malhelpas la bonan funkciadon de la Retejo. Tio inkluzivas, sed ne estas limigita je:

Ni rezervas al ni la rajton monitori la Retejon por agoj kontraŭ ĉi tiuj Kondiĉoj kaj povas komenci proceson kontraŭ iu ajn, kiu agas kontraŭleĝe aŭ kontraŭ ĉi tiuj Kondioj.

Privateco

Uzo de la Retejo indikas, ke vi akceptas la kolektadon, uzadon, kaj malkaŝo de viaj personaj identigeblaj informoj kaj kunmetitaj datumoj kiel priskribite en nia Regularo pri Privateco. Vi ankaŭ akceptas, ke viaj personaj identigeblaj informoj estu kolektitaj, uzitaj, transigitaj, kaj traktitaj en Usono.

Disponebleco de Servo

Ni rezervas al ni la rajton ĝisdatigi, suspendi, esigi, aŭ alie modifi la Retejon en ajna momento sen avizo. Ni rajtas forigi ajnan informon, kiun vi afiŝas en la Retejon en ajna momento sen avizo. Ni rezervas al ni la rajton, laŭ nia bontrovo kaj sen avizo, bari iun ajn aliri kaj uzi la Retejon (inkluzive bloki specifajn IP-adresojn). Vi konsentas, ke ni ne ŝuldiĝas pro ajna malfeliĉaĵo, perdo, aŭ damaĝo kaŭze de malkapablo uzi la Retejon.

Malgarantio

La Retejo estas liverita telkele kaj kiel disponeble. Kiel eble plej permesite sub leĝoj, ni forrifuzas ĉiujn garantiojn, ĉu eksplicita ĉu implica, rilate al la Retejo kaj via uzo de tiu. Ni forrifuzas ajnan responson por agoj, preterlasoj, kaj konduto de ajna triapartio en rilato al via uzo de la Retejo. Vi akceptas, ke via uzo de la Retejo estas sole proprariska.